Redaktilo de aŭskultada testo-printaĵo

Tiu ĉi ilo disponeblas en la menuo Dosiero. Uzu ĝin por krei aŭskultadajn testojn por printi sur papero. Solfege kreos du versiojn de la dokumento: unu por ke la studentoj kompletigu, kaj unu kun la korekta respondo jam skribite.

La butono Aldoni ŝprucos menuon kun ĉiuj ekzercoj de la aktiva antaŭpaĝo el kiu tiu ĉi ilo povas krei ekzercojn. Kiam ni skribis tion ĉi, la ekzerco-moduloj idbyname, melodicinterval kaj harmonicinterval. El leciondosieroj skribitaj por la modulo idbyname, nur la muzik-objektoj chord, rvoice kaj voice estas subtenataj.